Kiel printi la malgrandan version de la libreto

Do, nun vi havas la malgrandan version de la libreto kaj vi cerbumas kiel vi povas printi ĝin. Ne zorgu, ni estas ĉi tie por helpi vin!

Bonvolu sekvi la subajn paŝojn:

  1. Malfermu la PDF-on (prefere per la Adobe Acrobat Reader apo).
  2. Klaku 'Printi' por malfermi la fenestreton de la printilo.
  3. Elektu la 'Unu paĝo, unu flanko' opcion.
  4. Elektu la 'Bindu sur la mallonga rando' opcion.
  5. Printu la libreton.

Se tio ne helpis, sciigu nin per retmesaĝo al hello@yearcompass.com, kaj ni trovos solvon kune.

Havu belan tagon! 👋