JarKompaso estas libreto kiu helpas al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan. En la rutino de ĉiutaga vivo estas facile perdi la fokuson de viaj veraj celoj kaj aspiroj. Kaj malgraŭ tio, ke ni ĉiu havas revojn, nur kelkaj el inter ni planas por ili. Efike, almenaŭ. JarKompaso funkcias simple. Uzante demandojn kaj ekzercojn kun radikoj en psikolgio ĝi gvidas vin tra la pasinta jaro. Poste helpas vin transformi viajn revojn al atingeblaj celoj.
Kiel ĉiam, vi povas elŝuti la enhavon senpage kaj prepari vian propran libreton hejme.
Ĉu vi volas subteni nin? Mendu la printitan version de la libreto (en la hungara) aŭ vizitu la paĝon por niaj subtenantoj.
1. Trovu kelkajn trankvilajn horojn por vi mem.
2. Preparu varman trinkaĵon.
3. Respondu al la dudekpaĝa demandaro kiu helpos al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan.
4. Laŭdu vin - vi prenis grandan paŝon en la direkto de la vivo kiun vi volas.
Kelkaj demandoj por helpi fermi 2018 kaj plani 2019.
700.000+ elŝutoj pasintjare.
Elŝutu ĉi tie
Plenigu la libreton inter
26/12/2018 – 06/01/2019
(Facebook evento)
Preparu teon kaj kukojn,
invitu viajn amikojn,
plenigu la JarKompaso libreton,
havu belegan vesperon kune.
Kio estas JarKompaso?
JarKompaso estas tutmonda movado, kiu motivas homojn ordigi sian pasintan jaron kaj plani sian sekvan jaron.
Ĉu mi plenigu ĝin sole aŭ en kompanio?
Vi povas plenigi ĝin sole, aŭ organizu eventon - invitu viajn amikojn al via hejmo, aŭ kafejo kaj plenigu la libreton kune.
Mi havas demandojn, komentojn, sugestojn
Kontaktu nin ĉe hello@yearcompass.com, ni respondos ĉiujn leterojn.
Kiel mi povas helpi?
Diskonigante:
Leave us your email address and we'll message you once the new booklet is out.