Vizio

JarKompaso estas tutmonda movado kiu instigas homojn ordigi sian pasintan jaron kaj plani la sekvan por havi pli grandan konscion en siaj vivoj. Novjaraj rezolucioj ne funkcias. Plani vian jaron jes. La ĉefa ilo de la movado estas la senpage elŝutebla JarKompaso-libreto kiu estas havebla en pluraj lingvoj.

La historio

Ni volis festi la novjaron valore kun niaj amikoj, preparis libreton kun kelkaj demandoj por helpi pripensi nian jaron kaj ĝi ekfuroris en 2013. Ekde tiam ĝi iĝis internacia movado kun pli ol cent volontuloj el 25 landoj. Hodiaŭ la JarKompaso-libreto atingeblas en 22 malsamaj lingvoj. La printebla versio estas senpage elŝutebla de la JarKompaso-retejo kaj ĝi havis pli ol 350 000 elŝutojn pasintjare.

Gazetara Komuniko

Gazetara Komuniko []

JarKompaso faktoj

la organizo

  • senprofita
  • havas ~100 volontulojn el 21 landoj
  • hejmurbo: Budapeŝto (Hungario)
  • komenciĝis en 2012 kiel projekto kreskanta en Invisible University

la jarplana libreto

  • havis 350 000 unuopajn elŝutojn pasintjare
  • havebla en 19 lingvoj
  • senpage elŝutebla
  • havas 20 paĝojn kun multege da demandoj por pripensi

la kerna teamo

Antaŭe aperis en

angla

Aŭdio de intervjuo segmentoj

Kossuth Rádió - Intervjuo pri la JarKompaso movado / JarKompaso [hungara]

Bukarest Rádió - Intervjuo kun László Békéssy / JarKompaso [hungara]

Érd.FM - Intervjuo kun András P. Tóth / JarKompaso [hungara]

Video

JarKompaso uzantoj parolas pri siaj spertoj [hungara kun anglaj subtitoloj]

Senprofita kun volontula engaĝiĝo

JarKompaso estas senprofiza organizo, kiu dependas de volontulaj rimedoj, ĉefe de la volontuloj, kiuj estas la vertebro de Invisible University (hungara senprofita organizo dediĉita al antaŭenigas memevoluon ĉe universitata nivelo).

Krom ili la internacia volontula komunumo daŭre kreskas, dank' al ili JarKompaso atingas pli kaj pli da homoj en pli multnombraj landoj ĉiu jare.

Rimedoj por intervjuo

Kio estas JarKompaso en unu frazo?

JarKompaso estas tutmonda movado, kiu motivas homojn ordigi sian pasintan jaron kaj plani sian sekvan jaron.

Kiel mi povas helpi?

Kiam vi vivas vian vivon, la grizaj ĉiutagoj povas kaŝi de antaŭ vi la esencon. Plej multo de ni vivas laŭ rutino kaj malofte haltas por momento por vidi la plenecon de sia vivo. Kontraŭ tio povas vin la JarKompaso helpi. La libreto povas gvidi vin kiam vi pensas pri via jaro, helpas vin malkovri viajn plej ĝojajn momentojn kaj viajn plej profundajn lernaĵojn. Ĝi malproksimiĝas de la grizaj ĉiutagoj, por ke vi povu vidi la tutan rakonton - kaj ĉi tio iĝu la bazo por viaj decidoj.

Plej multaj el ni revas, sed nur kelkaj el ni planas. Efike almenaŭ. La dua parto de la JarKompaso libreto temas nur pli planado. Helpas vin transformi viajn revojn al celoj, fiksante vin sur la vojon por atingi ilin. Novjaraj rezolucioj ne funkcias. Planado de via jaro jes. :)

Kial vi faras tion?

Ni kredas je memkonscio. Sinkono estas unu el la plej gravaj iloj por iĝi pli bona homo - kaj ni bezonas multe da mojosaj homoj sur tiu ĉi planedo. La vojo ne estas simpla kaj ni volonte helpas iun ajn kiu bezonas helpon, tial ni kreis tiun ĉi libreton kaj la JarKompaso-movadon.

Kiel vi pensis pri tiu ĉi ideo?

Okazis en 2012, ke ni volis festi la novjaron valore kun niaj amikoj, do ni kolektis kelkajn demandojn por helpi nin koncentriĝi. La evento estis sendube tre sukcesa, nia ideo bonege kongruis kun aliuloj ankaŭ. Ni pensis, ke tio povus esti io utila kaj ni decidis prepari libreton el ĝi. La sekvan jaron ni igis ĝin publika en la interreto. Ni pensis, ke ni eble havos kelkcent elŝutojn kaj ni igos grupeton da homoj feliĉa. Nia sekva memoraĵo estas, ke ĝi ekfuroris.

Ĉu vi vidas rezultojn de viaj klopodoj?

Nia komunumo senĉese prosperas, la nombro de elŝutoj 13-obliĝis ekde 2013. Ni ricevas leterojn de la plej diversaj homoj el la tuta mondo, kiuj diras ke nia libreto hepis ilin vidi sian vivon pli klare aŭ atingi iun de longe sopiritan celon. Estas kelkaj vere mirindaj rakontoj inter ili.

Ni havas kvar plej ŝatatajn rakontojn inter la centoj kiujn ni ricevis de nia komunumo. La unua estas de brita lernejo, kie ĉiu lernanto ricevas JarKompaso-libreton. Ili plenigas ĝin kune kiel tutlerneja tasko. Ni eĉ ne sciis pri ilia ekzisto ĝis unu el la instruistoj skribis al ni retmesaĝon, demandante: kiel eblas donaci monon al ni? Estas nekredeble, ke tuta lernejo kun ĉiuj ĝiaj lernantoj uzas la JarKompason kiel taskon. Tio estas vere mojose.

La dua estas el la klubo por virinoj el Ulan-Batoro (Mongolio). Antaŭ du jaroj tuthazarde ni eksciis ke ekzistas klubo por virinoj en Asio kies anoj kune lernas la anglan. Ili uzas la anglan version de la libreto kiel amuzan taskon. Ili afiŝis bildon pri la unua evento - ni daŭre havas ĝin. Ĝi estas unu el la plej bonaj rememorigiloj por ni, ke ni ne forgesu kial ni faras tion ĉion.

La tria rakonto estas de iu hazarda fremdulo de Reddit, kiu - laŭ sia propra vortumo - " [...] en ĉiu decembro plenigis tiun kajeron en la pasintaj tri jaroj. Dum tiu tempo mi finkuris maratonon, veturis al aro de novaj landoj, petis kaj ricevis stipendion, akiris la laboron pri kiu mi revis kaj pli. Lasu tempon pripensi ĉi tiun jaron kaj plani la sekvan."

La lasta kaj plej intensa historio estas de John, kiu estas konsilisto al drogumantoj en Usono. Li uzas la libreton en siaj terapiaj grupsesioj kun resaniĝantaj drogemuloj. Li malkovris, ke la libreto helpas liajn klientojn repensi siajn vivojn kaj fiksi celojn, kiuj eventuale gvidas al plensobra vivo. Mi memoras, kiam la unuan fojon mi legis lian leteron - tio estis vere spiritaltiga sperto.

Kiuj estas viaj celoj por la futuro?

Ni vere volas, ke ĝi iĝu tutmonda komunumo. Reto de homoj, kiuj helpas unu la alian dum la vojo por iĝi pli bona, pli kara kaj pli memkonscia. La fermado de via pasinta jaro kaj la planado de la sekva estas relative rapida afero - vi faras tion dum la ferioj kaj poste reiras al viaj kutimaj labortagoj. Ni deziras konstrui komunumon, kiu estas longdaŭra, kiu subtenas vin dum la tuta jaro. Aro da homoj kiuj povas vin frapeti sur la ŝultro kiam vi forlasis vian vojon.

Ni volas publikigi tiun ĉi libreton ĉiu jare kaj atingi preskaŭ ĉiujn en la mondo. Do, vi scias, monda superregado - nur la kutimaj esperoj. :)

Ĉu vi volas ricevi monon por tio?

Ni ne por la mono faras tion. Ni ne volas, ke la kerna travivaĵo iĝu produkto, ĉar tio detruus la celon de la tuta projekto. Ni volas ke la JarKompaso-movado rapide disvastiĝu, ke ĝi atingu grandan amason da homoj kaj igu ilin pli memkonsciaj, ke ili povu igi la mondon pli bona loko por vivi.

Kvankam la libreto senpage elŝuteblas, ni sendube bezonas buĝeton por pagi niajn servilojn, kunlaborantojn ktp. Momente ni testas pli elegantan version de la libreto, kiun vi povas donaci kristnaske aŭ aĉeti por vi mem. Kompare al la printebla pdf-versio tiu ĉi estas pli bonkvalita produkto, kiu eĉ enhavas kelkaj surprizojn. Sed la demandoj estas la samaj kiujn vi trovas en la baza libreto, kiu estas senpage elŝutebla. Kaj tio restos tiel ankaŭ en la futuro - vi ĉiam povos senpage elŝuti la bazan libreton.

Uzeblaj citaĵoj

Kiam nova jaro alproksimiĝas, ni nature komencas taksi la pasintan. Eble ni nur rimarkos kiom rapide la tempo pasis, kiom da ŝancoj ni maltrafis (denove), kiom da celoj estis plenumitaj (finfine), kaj kiom da aferoj okazis, kiujn ni tute ne imagis ke okazos. Rerigardo al via jaro estas ceremonio kiu helpas al vi plenumi tiun bezonon de taksado. De tempo al tempo, haltante por momento, prenante paŝon reen kaj observante kien ni iras: helpas. Malrapidiĝo, renkontado kaj pasado de tempo kun ni mem, tion ne eblas fari haste. Humoro, persistemo kaj scivolemo bezonatas por rerigardi al via jaro.

Ĉiu jare ni trovas tempon por la libreto kun mia edzino. Ni anticipe preparas por ĝi, ĝi iĝis kvazaŭ ceremonio. La plej interesa afero estas kompari la planojn de la pasinta jaro al ĉiuj aferoj kiuj okazis poste. Tio helpas agordi niajn valorojn kaj dezirojn al niaj vivoj. Ofte nur pripensi aferojn kaj noti ilin rezultas en realiĝo. Mia espero estas, ke rerigardo al la jaro kaj planado de la sekva produktos feliĉon, sperton kaj subtenon por multe da homoj en la venontaj jaroj.

Zoltán Cserháti MD., Nacia Instituto por Evoluado de Sano en Hungario

Ofte ni sentas tiel, ke ne ni estas tiuj, kiuj decidas pri sia propra destino kaj ni juĝas niajn vivojn sufiĉe neobjektive. La JarKompaso libreto helpas al vi rimarki la malsimilecojn sen krei falsan bildon. Ĝi gvidas vin trovi la aferojn pri kiuj vi povas fieri (ja ĉiam estas fieraĵoj), kaj ankaŭ tiujn, sen kiuj via vivo pli bonos la sekvan jaron. Ĉiuj aferoj alportas plian memkonscion al vi. Legante la lastan paĝon certe igos vin senti pli kompetenta kaj efika. Ĝi estas pli ol libreto. Ĝi estas simbolo de movado, valoroj, plibonigas memkonscion kaj psikologian legipovon.

Réka Vidomusz - psikologo

Ĉiu scias, ke fermi aferojn estas esenca por pluiri. Sen fermado vi paŝtas ĉiujn okazaĵojn de la pasinteco kun ĉiuj rilatitaj emocioj.

Planado de la sekva jaro estas utila por helpi al vi anticipe pripensi la Grandajn Demandojn, kiuj ĝenerale bezonas multe da rimedoj por la pripensado. Kreado de celoj por la sekva jaro, sciante, kio bezonatas en ĉiu areo por la realigo malaltigas la necesan bezonatan energion je la ĉiutaga nivelo. Pripensi tion dum la jaro estas la "unusola" afero, kion vi devos fari.

La evidenta problemo pri la Grandaj Demandoj de vivo estas, ke ilin ne estas facile respondi. "Kio okazos al mi post 5 jaroj?" estas demando, kiun estas preskaŭ neebla respondi. Dispecigante la demandon al malgrandaj partoj helpas trovi la respondojn. Plenigado de JarKompaso helpos vin komenci fari aferojn anstataŭ prokrasti ilin por ĉiam.

Júlia Gégöl - psikologo

Fotoj

YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo
YearCompass photo

Rimdeoj por markigo

La JarKompaso dosierujo enhavas:

Ortografio

La nomo de la marko estas literumita tiel: YearCompass (majuskla Y kaj C, unu vorto).

Socimediaj kanaloj

[gazetara kontaktpersono]
press@yearcompass.com
http://yearcompass.com

Ĉu vi ne volas maltrafi la sekvontjaran libreton?

Donu al ni vian retadreson kaj ni tuj mesaĝos vin kiam la nova libreto aperos. Nenia spamo - unu retmesaĝo jare, tio estas ĉio.